La Ministrejo pri Internaj Aferoj estas unu el la du ministrejoj de la centra registaro de Cignolago, nome Bevünetaguveranef. La ĉefa celo de la ministrejo estas reguligi la internan politikon de Cignolago, precipe la (mal)akcepton de novaj ŝtatanoj, por certigi ĝiaj stabileco kaj prospereco kiel mikronacio. La ministrejo ankaŭ disdonas identigiloj, vizit- kaj loĝpermesiloj al Cignolagaj ŝtatanoj. La oficiala laborlingvo de la ministrejo estas Volapuko.
Bonvolu rimarki, ke la Ministrejo de Internaj Aferoj interrompis provizore ĉiujn novajn petojn de Cignolaga ŝtataneco. Tamen se vi volus peti Cignolagan ŝtatanecon, kiam la procedo estus remalfermita en la estonteco, vi povas skribi al la Ministron de Internaj Aferoj kaj kompletigi ekzamenon pri unu de la tri oficialaj lingvoj de Cignolago, nome Esperanto, Volapuko, kaj Latino. Via peto estus procedita tiam, kaj identigilo estus disdonita al vi, se vi ricevus Cignolagan ŝtatanecon sukcese.
Vizit- kaj loĝpermesiloj estas disdonitaj al Cignolagaj ŝtatanoj, kiuj volas viziti / loĝi laŭleĝe en ia Cignolaga teritorio. Se vi volas peti vizit- aŭ loĝpermesilon, bonvolu skribi al la Ministron de Internaj Aferoj kaj alligi informojn pri via Cignolaga identigilo / pasporto. Vi estos informita dum 1 semajno per retpoŝto pri la rezulto de via vizit- aŭ loĝpermesilo. Ĉi tiun retpoŝton de certigo vi devos alporti kun vi kaj prezenti al la enmigra oficulo de la ministrejo, por ke la oficulo povu fiksi la permesilon en via Cignolaga pasporto.