La Ministrejo pri Eksteraj Aferoj estas unu el la du ministrejoj de la centra registaro de Cignolago, nome Bevünetaguveranef. La ĉefa celo de la ministrejo estas pligrandigi kaj konservi la diplomatiajn rilatojn de Cignolago kun aliaj mikronacioj kaj cibernacioj, kvankam enlande ĝi ankaŭ respondecas pri la disdono de pasportoj al Cignolagaj ŝtatanoj kaj vizoj al eksterlandaj vizitantoj, k.t.p. La oficiala laborlingvo de la ministrejo estas Esperanto.
La Ministrejo de Eksteraj Aferoj disdonas 4 diversaj tipoj de pasportoj al Cignolagaj ŝtatanoj, nome ordinara (blanka), diplomatia (nigra), oficiala (verda), kaj provizora (ruĝa). Kutime ordinaraj pasportoj estas disdonitaj okaze de pluraj el- kaj eniroj, kaj la provizoraj okaze de unu el- kaj eniro. Se vi kiel Cignolaga ŝtatano volas peti ordinaran aŭ provizoran pasporton, bonvolu skribi al la Ministro de Eksteraj Aferoj kaj plenigi la fomularon, kaj vi estos informita dum 1 semajno per retpoŝto pri la rezulto de via pasporto
Se vi volas viziti iun ajn Cignolagan teritorion kiel eksterlanda vizitanto, t.e., se vi enirus Cignolagon kun eksterlanda pasporto, vi devas skribi al la Ministro de Eksteraj Aferoj kaj peti vizon antaŭ via alveno. Vi estos informita dum 1 semajno per retpoŝto pri la rezulto de via Cignolaga vizo. Ĉi tiun retpoŝton de certigo vi devos alporti kun vi kaj prezenti al la enmigra oficulo kiam vi alvenos, por ke la oficulo povu stampi vizon en via pasporto. Bonvolu rimarki, ke via vizo sur alveno estos valida nur en la Cignolaga teritorio, kiun vi eniros. Vizitantoj kun diplomatia pasporto disdonita de mikronacio aŭ cibernacio ne necesas peti vizon antaŭe, kaj ili ricevas diplomatian vizon sur alveno en ilia pasporto.